Iru ĉio al infero

(Originala titolo: Quero que vá tudo pro inferno)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Sylla Chaves

Ĉu valoras bluo de ĉiel’ kaj suna bril’
Se vi restas for kaj mi atendas sen util’
Nur pri vi mi pensas en ĉiu momento,
Kaj foresto via – jen mia turmento ...
Do varmigu min dum ĉi glaci-vetero,
Kaj l’ aliaj iru al infero.

Ĉu valoras mia mondumad’ en vivo-mol’
Se en mia aŭto jam doloras mia sol’?
Kien ajn mi iras, min sufokas tristo.
Nur vi estas grava por mia ekzisto ...
Do varmigu min dum ĉi glaci-vetero,
Kaj l’ aliaj iru al infero.

Se vi restas for, ja tro suferas mi.
Ol ĉi tiu viv’ la morto taŭgas pli ...
Do varmigu min dum ĉi glaci-vetero,
Kaj l’ aliaj iru al infero.
Oj! Oj!
Kaj l’ aliaj iru al infero.
Kaj l’ aliaj iru... al la infero!


Registrita de la kantistino Franca Fenati, en la albumo Brazilo Kantas por Pli Bona Mondo, en 1970.
Registrita de la kantistino Nikolin', en la albumo Inter du amsezonoj, en 1993.


KURIOZAĴO: Tiu ĉi kanto estis inspirita de Magda Fonseca, tiama amatino de la kantisto, kiu estis en Usono por kurso de la angla lingvo. La muzikteksto esprimis kaj la saŭdadon sentitan de li kaj kormalŝarĝon - ke ĉio iru al infero. Laŭ la paso de l' tempo, la kreskanta religieco de la kantisto, plus la superstiĉo kaŭzita de obsed-konduta sindromo, igis lin, ekde la 80aj jaroj, forigi la kanto el sia repertuaro. Roberto Carlos eĉ ne menciis la titolon de la kanto, ĉar lia malsano ne permesis al li prononci vortojn kiel "malbono" kaj "infero". Jam en 2016, la kantisto informis, ke li liberiĝis de la sindromo kaj prezentis tiun ĉi kanton en sia jarfina speciala televidprogramo. (Fonto: Wikipedia)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Iru ĉio plia al infero

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!