Karolina

(Originala titolo: Carolina)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Jair Salles

Karolina...
En l’ okuloj fundaj
Gardas sin dolor’
De l’ tuta mondo, inunda.
Sed ne venos help’
De ŝia plor’.
Mi montris al ŝi:
Solv’ estas for.
Kaj mi diris pli:
Por danc’ – jen hor’.
Kaj nun devas ni
Ĝui el kor’.
Eskstere, am’...
Rozburĝon’ iĝis flor’.
Estis samba jubil’.
Falis stel’ kun fascin’.
Ridetis mi al ĉielo:
Vidu fenestren – jen belo!
Sed ŝi ne rimarkis ĝin...

Karolina…
En l’ okuloj tristaj
Gardas sin plenam’
Sed nun sen viv’, vanekzista.
Mi avertis jam:
Tuj venos fin’.
Kaj donis en van’
Ĉion – sen lim’
Kun versoj de am’
El la anim’.
Nun – kial ĉi dram’?
Kia destin’!
Ekstere, am’...
Mortis roz’ sen kolor’.
Fest’ finiĝis sen bril’.
Nia bark’ lasis nin…
La temp’ tra l’ fenestro pasis
Kaj en l’ inerto ŝin lasis
Nur ŝi ne rimarkis ĝin…


Rim: Sur la foto, pentraĵo de Charles Hawthorne, titolita By the window.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Karolina

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!