Knabino el Ipanema

(Originala titolo: Garota de Ipanema)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Aaron Köenig

Vidu, knabino belega, iganta amema
Jen ŝi, la reĝino de l’ plaĝ’ Ipanema
Kun dolĉa luliĝo survoje al mar’
Ino de korp’ origita de l’ sun’ de Ipanema
Kun paŝo sambeca, ŝajnante poema
Kaj se ŝi koksumas mi ĝemas nur “Aahh”

Ah — mi rigardas ŝin triste
Kial min punas soleco?
Ah — nekredebla beleco
Belulin’ kiu ne estas mia
Sola, sed tiom gracia

Ho — se ŝi nur sciintus, ke kiam ŝi venas
La mondo entute je gracio plenas
Kaj iĝas pli bela pro kaŭzo de amor’.


Registrita en la albumo Aaron Brazilumas Esperante, en Majo/1989.
Registrita en la albumo Tom Jobim en Esperanto, en Junio/2002.

KURIOZAĴO: Oni diras, ke tiu estas la dua plej registrita kanto en la historio, post Yesterday de Beatles. La aŭtoroj estis inspiritaj de Helô Pinheiro, 17-jaraĝa knabino kiu vivis en la kvartalo Ipanema. En vintro de 1962, ili vidis ŝin pasantan, kaj verkis la kanton.



Voĉo: Juliana Eva
Gitaro: Danna de Paula
Tamburino: Thais Costa
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo

Vidu alian videon ĉi tie
Kantas: Alejandro Cossavella kaj Flávio Fonseca

Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
Voĉo: Aaron Köenig
Gitaro kaj muzikaranĝo: Flávio Fonseca
Piano: Alfredo Cardim
Basgitaro: Fernando Leporace
Drumo: Tuti Moreno
Perkutiloj: Mingo
Trumpeto: Nilton Rodrigues

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Knabin' el Ipanema

6 comentários:

  1. Salute, la kantteksto entute ĝuindas!

    Tamen mi devas diri ke mi ne kapablis kompreni la sencon de "iganta amema" ( La strofo ne montras kion ŝi igas amema, eĉ ne implice, laŭ mi )

    Due "sciintus" sin montras al mi iom mislokita, tio korespondas al la formo "estus sciinta" kaj tio oni eventuale uzas sub ekstrema neceso, kiam oni volas emfazi ke la ago duoble okazis pasintece. Tio estas iom tro klera aŭ formala verbo, laŭ mia ( Pluskvamperfekto: Tenso en kelkaj lingvoj, montranta agon pasintan kaj antaŭan al alia pasinta ago ) "Se ela soubesse" estas simpla formo, taŭga por poezio. "Se ela tivesse sabido" pli bonsidas en prozo, laŭ mi.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Kara Wel,
      Mi ne povas ne konsenti kun vi. Al mi ŝajnas, ke la tradukinto estas influita de la germana lingvo, lia denaska.
      Bedaŭrinde, li ne atingeblas facile, por respondi rekte al via komento.
      Dankon!

      Excluir
    2. Wel, mi trovis en miaj tekoj referencojn al tradukoj faritaj de vi (Sensentemo, Je la lasta foj’, Se iam ĉiuj similus al vi, Ĉio finiĝis, Elpinĉa gitaro), sed mi ne trovis la tradukojn. Kie ili troveblas? Aŭ ĉu vi povas sendi al mi por publikigo en la blogo? Dankon!

      Excluir
  2. Mi korektu min: ...kaj tion oni eventuale uzas ktp // ...iom tro klera aŭ formala verboformo .

    ResponderExcluir
  3. Mi korektu min² : En la tria linio, ... laŭ mi ( anstataŭ ... laŭ mia )

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!