Modernaj tempoj

(Originala titolo: Tempos modernos)
Verkis: Lulu Santos
Traduko: Flávio Fonseca

Mi vidas vivon pli bona future
Mi vidas tion tra ĉiuj la muroj
De hipokriteco insiste ĉirkaŭ ni nun
Mi vidas vivon pli klara kaj riĉa
Plena je ĉia satigo, feliĉo
Kiun oni rajtas de l’ firmamento ĝis grund’

Mi volas kredi je amo kaj bono
Tio valide por ĉiu persono
Ĉar pasio estas nur forto de la ide’
Mi vidas novan komencon sur Tero
Kun homoj tre elegantaj, sinceraj,
Kiuj scias juste diri pli jes ol nur ne

Tamen tempo flugas kaj
Elfluas el la man’
Eĉ sen la sento pri
Tiu flugo sen reveno,
Ni vivu ĉion kio ekzistas en viv’
Sed lasu nin al bon’


Rim: Prezentita de kantistino Cristina Pancieri dum koncerto de Flávio Fonseca en UK en Prago, 1996.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!