Trans la pordo

(Originala titolo: Atrás da porta)
Verkis: Francis Hime k Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Kiam vi rigardis min ĝis fund’
Kaj adiaŭis kvazaŭ vund’
Mi ĵuras, ke ne kredis mi
Miregis mi, kliniĝis mi
Sur vian korpon kaj dubis mi
Kaj treniĝis mi, vin gratis mi
Alkroĉis min al via haro,
Haŭthararo, kaj piĵamo
Kaj piedoj sur tatamo
Sen tenero, sen kovrilo
Sur tapiŝo trans la pordo
Kaj mallaŭte plendis
Startis mi murmuri kontraŭ hejm’
Por makuli vin per fiblasfem’
Humiligante vin perverse
Kaj amante vin inverse
Por montri, ke mi estas via
Nur pruvi, ke ankoraŭ via
Nur por pruvi, ke ankoraŭ via


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!