Birdetaro

(Originala titolo: Passaredo)
Verkis: Francis Hime k Chico Buarque
Traduko: James Rezende Piton

Hej, rubekolo
Hoj, ramfokelo
Merlo, ujrapuru'.
Aj, kuriango
Hoj, najtingalo
Cerebo kaj nambu'.
For, fluvikolo
For, patativo
Turdo kaj brotoger'
Tju!, krotofago
Tju!, dendrocigno
Tju!, mia perister'
Fuĝu, kardelo
Iru, vanelo
Kolibro, kaŝu vin
Flugu, papago
Flugu, pitango
For! Jen la fin'...
Bekoj, silentu!
Bone atentu,
Ĉar venos tuj la hom'!...
Kaj venos tuj la hom'!...

Hej, terotero
Hoj, zonotriko
Turto, tuĵu', paser'
Tju!, mantikolo
Tju!, sporofilo
Flugu, belonopter'
Alten, alaŭdo
Hastu, hirundo
Pitango, kaŝu vin
Flugu, tanagro
Flugu, galbulo
For, emberiz'!
Bekoj, silentu!
Bone atentu,
Ĉar venos tuj la hom'!...
Kaj venos tuj la hom'!...
Kaj venos tuj la hom'!...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!