Liberhorar' en Itapoã

(Originala titolo: Tarde em Itapoã)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes
Traduko: Aaron Köenig

Banokalsono malnova
Kaj travagadinda tag'
Senfina maro sinmova
Kaj super ni ĉielark'
Poste ĉe l' placo Caymmi
Plenas la korpo je van'
Senĉese bastomatumi
Kokostrinkaĵ' en la man'

Jen ĝoj:
Liberhorar' en Itapoã
Sun' sen nubar' en Itapoã
Muĝo de l' mar' de Itapoã
Ambabilad' en Itapoã

Kiam la mar' inaŭguras
Verdecon kvazaŭ verdid'
Ĝisoste mi argumentas
Kun branda sukerkanid'
Kaj kun la vid' perdiĝanta
Ie ĉe la horizont'
Trankvila kaj rimarkanta
Eĉ la turniĝon de l' mond'

Poste la taŭz' anserhaŭta
De l' vento de la vesper'
Leviĝas susur' mallaŭta
El palmoj al la aer'
Kaj en la spacoj serenaj
Sen morgaŭ, hieraŭ, nun
Mi dormas en brakoj benaj
Sub itapoana lun'


Registrita en la albumo Aaron Brazilumas Esperante, en Majo/1989.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Tago en Itapuan'

2 comentários:

  1. Liberhorar' en Itapoan'. Itapuano devus esti la nomo de la plaĝo, mi pensas.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Dankon pro via komento, Vicente!

      Mi konsentas kun vi. Temas pri elekto de la tradukinto, Aaron Köenig, eble pro la regulo laŭ kiu proprajn nomojn oni rajtas lasi sama al la originalo. Tiu ĉi versio estas eldonita en la kasedo "Aaron Brazilumas Esperante", disponebla ĉe https://www.esperanto-buchversand.de/AaronSKoenig--AaronbrazilumasesperanteMK---E9202br---

      Tamen ekzistas alia traduko, nome "Tago en Itapuan'", farita de Ivo Pinto Magalhães. Vidu ĉe https://brazilakolekto.blogspot.com.br/2017/12/tago-en-itapuan.html

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!