Mia kantado

(Originala titolo: Minha canção)
Verkis: Luiz Enriquez k Sérgio Bardotti
Portugallingva traduko: Chico Buarque
Esperanta traduko el la portugala: Flávio Fonseca

Do, re, mi, fa, sol, la, si, do...

Dormas la urbo
Restas unu kor’
Mistere, ĉiam
Fajras kiel or’
Soligas versojn
Lasas melodiojn
Simple, naive
Dolorege ene

Dolĉa muziko, jen
Silentemete
Lavas la bruston
Solviĝas en spacon
Faras certecon
Mia kantad’
Reston de lum’, kie
Dormas mia frat’.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!