Akvarelo

(Originala titolo: Aquarela)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes k Guido Morra k Maurizio Fabrizio
Esperanta traduko el la itala: Emanuele Rovere

En papera folio vi vidas la flavan sunon
sed, se pluvas, per du krajonsignoj ĝi iĝas ombrelo;
kaj la arboj ja estas nur flaskoj da vin' renversitaj:
tiuj uloj sidantaj apude fariĝos ebriaj.
Ĉiam verdas herbejoj kaj tiu punkto en la ĉielo
estas nepre aŭ la bona Dio, aŭ iu fluganta mev'

al la maro, por vagadi super la senlima blu'.
Tiu ŝipo navigadas nur per velo antaŭen plu.
Sed, subakve, fiŝoj scias kien iri, laŭ sia plaĉo ne laŭ via vol'.
La ĉielo rigardadas, ĉiam bluas la kolor'.
Aviadilo flugas alte, nun revenas al la ter',
dume kelkaj ĝin salutas, svingas manojn amike
el la vilaĝa drinkej': kien iras ĝi?

En papera folio vi vidas trajnovojaĝantojn:
jen tri bonaj amikoj babilas kaj nun ludas kartojn.
Eblas ĉie alveni, sufiĉas nur unu sekundo:
per desegna cirkleto atingas vi la tutan mondon.
Tiu knabo paŝadas ĝis kiam atingas muron,
fermas li la okulojn kaj vidas momente l' estonton jam.

La estonto: kosmoŝipo de planedoj al konker'.
Ĉu ĝi solvos la problemon de malsato sur la ter'?
Aŭ ĝi portos militojn por la posedo de la riĉaĵoj de nia mond'?
Ni pluludu la muzikon kaj laboru kun fervor'.
La muziko, la laboro, l' amikeco: jen trezor'!
Estas ĉiuj ni partoj de bela ludo dum l' akvarel'
senkoloriĝos jam, senkoloriĝos jam.


Registrita en la albumo Mirindaĵo, de Manŭel, en 2013.





Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Akvarelo

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!