Mi iros al Kalifornio

(Originala titolo: De repente Califórnia)
Verkis: Lulu Santos k Nelson Motta
Traduko: Vitor Mendes

Mi iros al Kalifornio
Por vivi l’ vivon sur la ondoj
Fariĝos mi kinej-artisto
Naskiĝis mi por esti stel’

La vento kisas miajn harojn
La ondoj lekas miajn krurojn
La sun’ brakumas mian korpon
Feliĉe kantas mia kor’

Ĉirkaŭas mi, transsaltas muron
En mallumo kuron,
Plonĝon mi faras.
Kalifornio tre malsamas frat’
Ne estas ĝi nura revo.

La vivo iras malrapide
Kaj eke iras ni fulmantaj
Kaj ĉar fulmantaj, ne sentantaj
Sopiron de pasinta foj’

Ĉirkaŭas mi, transsaltas muron
En mallumo kuron,
Plonĝon mi faras.
Neniu regas super mia viv’
Mi iras trans miajn revojn.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!