Urbo mirinda

(Originala titolo: Cidade maravilhosa)
Verkis: André Filho
Traduko: Jorge das Neves

Saluton, urbo mirinda,
nia bela trezor'
kreaĵo de la naturo,
de Brazilo jen la kor'

Via vizaĝ' estas ja Gŭanabara,
la ornamaĵo plej kara.
Ĉie kantadas popolo gastama,
urbo mirinda kaj fama.

Sambo kaj ĝojo, beleco kaj maro,
Kristo sur ĉarma montaro...
Rio, vi estas lulilo kultura,
urbo mirinde natura.


Rim:
Gŭanabara = golfo apud Rio-de-Ĵanejro
Kristo = 30-metra statuo donacita de la franca registaro kaj starigita sur la monto Korkovado, meze de Rio.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Mirinda urbo

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!