Balado de la frenezul'

(Originala titolo: Balada do louco)
Verkis: Rita Lee k Arnaldo Baptista
Traduko: Vitor Mendes

Foje oni diras ke mi freneziĝas
Ĉar mi tiel pensas kaj feliĉe vivas
Kaj jen la fi-postul'
De fi-frenezul' fi-frenezul'.

Ĉu ili belegas? Mi, Alandelon'
Ĉu ili famegas? Mi, Napoleon'
Kaj jen la fi-postul'
De fi-frenezul' fi-frenezul'.

Mi ĵuras, estas pli bone
Ne esti normala tro
Se povas mi pensi: mi estas Di'

Ili havas aŭtojn, al mi eblas flug'
Ili preĝas multe, jen mi en ĉiel'
Kaj jen la fi-postul'
De fi-frenezul' fi-frenezul'.

Mi ja freneziĝas sen sanoesper'
Tiel ne la sola en paco sur ter'
Kaj jen la fi-postul'
De fi-frenezul' fi-frenezul'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Balado de la frenezulo

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!