Mi amas vin

(Originala titolo: Felicidade)
Verkis: Freddie Mercury
Portugallingva traduko: Paulo Ricardo (el Love of my life)
Esperanta traduko el la portugala: Jorge de Oliveira

Mortigas min sufero,
Rompiĝas la kor' pro senespero
Mi pensas ĉiam pri vi

Venu tuj, venu tuj, ne lasu min sola
Ĉar vi ne scias, kiom ploras mi

Pardonu min ĉi-foje
Por esti kun vi, mi irus ĝoje
Al la ĉiel' kaj l' infer'

Venu tuj, venu tuj!
Mi perdis la pacon,
Kaj mi jam serĉis ĉie sur la ter'

Ĉio finiĝis por ni tro rapide,
Realo senrevigis min
Se vi revenus, ni povus konstrui ĉion denove
Mi amas vin, nun kaj ĝis la fin'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!