Floro kaj papilio

(Originala titolo: Se essa rua fosse minha -aŭ- Nesta rua tem um bosque)
Tradicia
Versio: Sylla Chaves

Tiu strato havas domon kaj ĝardenon,
kie loĝas la plej bonodora flor'.
Tiu flor' en mian koron metis ĉenon,
kaj ne plu mi sukcesos flugi for.

Kvankam vi bone flugas, papilio,
mi ne lasos, ke vi reflugu for,
ĉar mi vidis vin kaj amis vin pro tio,
ke vi estas por mi fluganta flor'.


Rim:
Registrita de Joel de Castro kaj Franca Fenati en al albumo Rapida Vojo - al Legado kaj Kanto (jaro neindikita);
kaj registrita de Nizete Nunes da Silva en al albumo Bahia de ĉiuj Sanktuloj (1999).



Kantistoj: Joel de Castro kaj Franca Fenati


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.




Vidu aliajn versiojn de la sama kanto:
La anĝelo
Se ĉi strato estus mia
Sur ĉi strato estas bosko

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!