Kolombetoj

(Originala titolo: Asa branca)
Verkis: Luiz Gonzaga k Humberto Teixeira
Traduko: Jorge de Oliveira

Estas tute sekiĝintaj
La rivero kaj l' akvuj'
Mi nun preĝadas al la ĉielo
Por ke la vintro revenu tuj

Tie sur la ter' ardanta
Nur vidiĝas sola ĉar'
Mia ĉevalo delonge mortis
Kaj agonias mia bovar'

La sovaĝaj kolombetoj
Senespere flugis for
Ho karulino! Neniam zorgu,
Vi restos ĉiam en mia kor'

Amatino, ĝis revido!
Mi pensados nur pri vi
Mi forvojaĝos al distaj landoj
Sed mi sopiros al tie ĉi

Kiam ĉio reverdiĝos,
Tuj finiĝos via plor'
Ĉar mi revenos eble por ĉiam
Kun granda ĝojo en mia kor'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Blanka flugilo
Flugil' blanka
Flugil' blanka
Flugilo blanka
Kampar' en braĝo

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!