Malnova ŝu'

(Original titolo: Sapato velho)
Verkis: Cláudio Nucci k Mú Carvalho k Paulinho Tapajós
Traduko: Jorge de Oliveira

Vi ne plu memoras
Ni vidis nin surstrate l' unuan fojon
En somermaten'
Flirtante unu l' alian
Ni tuj forgesis ĉion ajn

Vi ne plu memoras
Ni man'-en-man' laŭiris montaran vojon
En gaja promen'
Mia buŝ' kisis la vian
Tra la fenestro de la trajn'

Ni dancis valson en malfruvesper'
Je la subir' de l' sun'
Kaj trinkis akvon el pura river'
Ĉe l' lumo de la lun'

Sed nun vi estas for
Kaj mi maljuniĝas, griziĝas la kap',
Tremas la kor'

Ha, mi estas ĉi-momente kvazaŭ
Malnova ŝu' plenplena je polvo,
Sen laĉo, bril' aŭ kolor'
Preĝante, ke vi sentu vin
Malvarma kaj tuj surmetu min

Bluajn majflorojn mi plukis por vi
Meze de la kampar'
Belajn kanzonojn kantadis por ni
Birda muzikistar'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Malnova ŝuo

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!