Pluvu pluvo

(Originala titolo: Chove chuva)
Verkis: Jorge Ben Jor
Traduko: Tarcísio Lima

Pluvu pluvo
Pluvo pluvu plu

Mi hodiaŭ petos preĝe
Al Di’, Nia Sinjor’,
Ke Li ĉesigu pluvon
Malsekigan al mia trezor’,
Tiu belulin’, kiu ŝajnas je senlimo
Tre pura, tre bela
Kaj naiva kiel flor’!
Malfavora pluv’, al ŝi
Ne malsekigu daŭre tiel-ĉi.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

  1. La version de Tarcísio mi tre ŝatas, precipe la fonetikajn solvojn proponitajn, kiuj estas tre proksimaj al la origina teksto.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Mi konsentas! Kaj mi esperas, ke Tarcísio vidu vian komenton kaj mem respondu.

      Excluir
    2. Dankon, amiko! Jes, mi celis tiun alproksimiĝon. Sed la "Esperanta pluvo" tute ne malfavoris al mi, ĉar plej nature oni sukcesas "pluvo pluvu / pluvo pluvu plu", sonoj tre similaj al la (tenera) ektuŝo de la pluvgutoj kontraŭ la tegmenton... dum la originala lingvo-sonoro ebligis al Jorge Bem ("chove chuva / chove sem parar"), kvankam nekomplete, la "ŝŝŝŝŝŝŝ" de jam forta surtegmenta pluv(verŝŝŝŝŝŝiĝ)ado...

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!