Vojaĝo

(Originala titolo: Viagem)
Verkis: João de Aquino k Paulo César Pinheiro
Traduko: Cícero Soares

Ho, Malĝojo, min pardonu
mi vojaĝo-pretas
nun la Poezio
venis miaflanken
jam tagoheliĝas
ni vojaĝos for

Per rajdado senbileta
sur dorso malpeza
de l' molmola vento
vento devenanta
jam de malproksime
de la mara kor'

Ni vizitos belan stelon
de frua sunpleno
laŭdire perdita
en la frumateno
sed ĝi ja kaŝiĝas
per luda petol'

Sidu sur ĉi nuba helo,
mia poezio,
al nia orelo
portu kanton belan
ni aerprisemu
per muzikodor'

Kiom da flugiloj blankaj,
mia poezio,
dancas nian valson
tra l' ĉiel'. Kaj Dio
ĝin brode ornamas
per suna kolor'

Ho, min helpu, poezio,
Mi plukos liliojn
rozojn, adiantojn
tra verdaj ebenoj
nomataj ĝardenoj
de l' ĉielfavor'

Sed vi povas trankviliĝi,
mia poezio,
ĉar ni turnalvenos
sur gvidanta stelo
sub lunluma helo
de l' noktiĝa hor'

Kial ne l' eventualo
de reveno kuna
sur bruna ĉevalo
la nokta stalono
ĝia nomo - luna
fulmo de Amor'


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe BrazilMuzika Klubo.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Vojaĝo
Vojaĝo

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!