Zonotriko en la faruno

(Originala titolo: Tico-tico no fubá)
Verkis: Zequinha de Abreu k Eurico Barreiros
Traduko: Sylla Chaves

La zonotriko nun,
denove kaj sen pun',
serene manĝas mian sakon da farun'.
Se zonotriko volas
bone manĝi, do...
en pomarbaro da fivermoj estas tro!

Bonvolu preni tiun birdon el la greno,
Ĝi volas lasi mian sakon en malpleno!
La birdon prenu vi nun
el la maiza farun',
ĉar estas multo por manĝado sub la sun'!

Mi ĉion provis, por ke ĝi ne faru tion.
Por ĝin observi, al ĝi donis mi milion.
Pri kato zorgis, timigilo kaj kaptilo,
sed ĝi mian farunaĵon
daŭre manĝas en trankvilo.


Parte registrita de la kantistino Aurora Miranda, en la albumo Brazilo Kantas por Pli Bona Mondo, en 1970.



Kantas: Aurora Miranda
Muzikaranĝo: Maestro Cipó


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!