Afonso Camboim

Magistro pri Literatura Teorio, revizoro kaj eks-instruisto pri la portugala kaj esperanta lingvoj, Afonso Camboim estas ŝateganto de tiel nomata MPB-o (brazila popola muziko).

Post memlerni, vaste disvastigi kaj instrui esperanton en Campina Grande (Paraibo), kie naskiĝis, Afonso translokiĝis al Braziljo en 1985 kaj kunlaboris kun la e-movado loke kaj nacie. Dume, lanĉis la voĉgitaran kasedon Eltransformiĝo, kun 10 kantoj siaj kaj 11 de diversaj famaj brazilaj kantistoj, kiujn li esperantigis. Fojfoje li kantas esperante ie ajn, ne profesie, kaj tradukas al esperanto iun kanton.

Lastatempe, precipe per sia retejo www.esperanto-bilinguismo-suficiente.com, provis instigi la internacian e-movadon sekvi la ideon: "Por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia" (Zamenhof)... necesas ke, iam, oni (la naciaj kaj internaciaj esperantaj organizoj, partnerece) konvinku naciajn registarojn enkonduki ĝin paŝ-post-paŝe en la lernsistemojn.

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.
Vidu ĉi tie esperantajn komponaĵojn liajn.

3 comentários:

  1. Dankon, Flávio, inkluzive por korekti difekton de mia originalo!
    jen (cxiam amatorece kaj hejmece) mi montras la kanton per youtube
    https://www.youtube.com/watch?v=_zvq6IN8adU&feature=youtu.be
    https://www.youtube.com/watch?v=_zvq6IN8adU&feature=youtu.be

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Nedankinde, kara! Iom post iom mi publikigos aliajn versiojn viajn.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!