Gilberto Gil

Gilberto Passos Gil Moreira (Salvador, 26ª de junio 1942), estas brazila muzikisto, konata pro sia originaleco kaj pro tio, ke li ricevis premiojn Grammys, Latina Grammy, kaj estis honorigita de la franca estraro per la Nacia Ordeno de la Merito (en 1997). En 1999, li estis nomata "Artista pela Paz", de UNESKO.

Gil estis ankaŭ ambasadoro de ONU, pri agrokulturo kaj nutraĵo, kaj Ministro pri Kulturo de Brazilo (de 2003 ĝis 2008). En pli ol kvindek lanĉitaj muzikalbumoj, li kombinas la buntan varion de siaj influoj, kiel ekzemple roko, tipaj brazilaj stiloj, afrika muziko kaj regeo. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!