Lampião

Virgulino Ferreira da Silva (Serra Talhada, 4ª de junio 1898 — Poço Redondo, 28ª de julio de 1938), konata kiel Lampião, estis brazila bandito, kiu agadis en brazila nordoriento.

Oni diras, ke li estis poeto kaj komponisto, kaj verkis la faman popularan kanton Mulher Rendeira, inter septembro 1921 kaj februaro 1922, kiam li prezentis la muzikaĵon en la urbo Floresta (ŝtato Pernambuco). La kanto fariĝis kvazaŭ milithimno de la hordo de Lampião, kaj oni eĉ rakontas, ke dum lia atako al la urbo Mossoró en 1927 la 50-homa grupo kantadis ĝin.

Tial, la verko estis enmetita en la premiita filmo O Cangaceiro, de Lima Barreto, kio ĝin famigis en la lando kaj eksterlando. Tiam, ĝi estis iom adaptita de la komponisto Zé do Norte, aŭtoro de aliaj muzikaĵoj de la filmo. Ekzistas ankaŭ diskregistro far ano de la hordo de Lampião, nomata Volta Seca.

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!