Luiz Gonzaga

Luiz Gonzaga do Nascimento (Exu, 13ª de decembro 1912 – Recife, 2ª de aŭgusto 1989) estis brazila komponisto kaj kantisto. Konata kiel Reĝo de l' Bajono, li estis unu el la plej kompletaj, gravaj kaj kreivaj uloj de la brazila populara muziko.

Akordionisto, li konigis al la cetera lando la juniajn popularajn festojn kaj la foroon (ritma nordorienta danco), kaj ankaŭ la tiaman malfacilan situacion de la brazila nordorienta regiono, kiam la plimulto de la nacia popolo eĉ malkonis bajonon kaj aliajn muzikstilojn kiel ŝoteon kaj ŝaŝadon.

Omaĝe al li estas bronza statuo en la urbo Campina Grande, panelo kun lia bildo sur fasado de la urbodomo de la urbo Recife, kaj en 2012 la Brazila Poŝto lanĉis poŝtmarkon pro la centjariĝo de lia naskiĝo. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!