Marcus Viana

Marcus Viana (Belorizonto, 13ª de aŭgusto 1953) estas brazila violonisto, klavaristo kaj komponisto.

Dum sep jaroj li estis ĉefa violonisto ĉe Simfonia Orkestro de Minas-Gerajso, kaj samtempe agadis sur kampo de progresiva roko. En 1979, li fondis la grupon Sagrado Coração da Terra, kiu miksas voĉojn kaj instrumentojn en stilo progresiva/simfonia.

Ekde la 90aj jaroj lia solokariero pligraviĝis, per agado kiel komponisto de muziko por televido, kinfilmoj, teatro, danco kaj porinfanaj muzikaloj. Tiam li fondis ankaŭ la grupon Transfonica Orkestra.

Lia laboro estas internacie rekonata, interalie pro la indiko al premio Grammy Latina de 2001 en kategorio "Plej Bona Instrumenta Popa Albumo".

Li fondis sian propran diskeldonejo, Sonhos & Sons, en la unua duono de 90a jardeko. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!