Nelson Pereira de Souza

Elstara preleganto kaj poeto, estis unu el la gvidaj personecoj de la brazila Esperanto-movado. Li tradukis aŭ kompilis plurajn librojn, estis fakdelegito de UEA kaj kunfondinto de mondkonata Eldonejo Lorenz.

Inter aliaj institucioj, fondis Brazilan Konsilantaron de Esperanto. Estante prezidanto de tiu, li estis elektita samtempa prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo (fine de 1985) por tiel faciligi la kunfandiĝon de la du tutlandaj organizaĵoj. La konkretiĝo de la revo de brazilaj esperantistoj havi unu solan nacian asocion tiel ŝuldiĝas grandparte al liaj laboroj.

Li estis onklo-avo de Flávio Fonseca.

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!