Tarcísio Lima

Komponisto, aranĝisto, instrumentisto (gitaro kaj basgitaro) kaj poeto. Diplomiĝinta pri Muziko ĉe la Ŝtata Universitato de Cearao (UECE), li verkis la unuan cearaan operon, kun oper-teksto de Oswald Barroso.

Li kreis aranĝojn por registradoj kaj koncertoj de diversaj artistoj, instruis gitaron kaj/aŭ harmonion ĉe pluraj lernejoj de la urbo Fortalezo kaj internlando, ĉe Federacia Universitato de Cearao (UFC), kaj partoprenis de diversaj muzikgrupoj, kiel Quartetupan kaj Quart’ETON.

Aŭtodidakta esperantisto, li ricevis multajn premiojn kaj honorajn menciojn pro sia literatura kaj muzika produktado en la lingvo, en pluraj konkursoj (Barra do Garças/MT, 1995; Tempere/FR, 1995; Praga/Rep. Tcheca, 1996; Tel-Aviv/IL, 2000; inter aliaj), kaj pro tio la plej premiita komponisto de la monda esperantista movado ĝis nun.

Li lanĉis, en 2001, la KDon Verdastelaj Brazilaĵoj, kompilaĵon de kantoj verkitaj de li en Esperanto (disponebla ĉi tie).

Nuntempe li partoprenas de la konata muzikgrupo Quinteto Agreste kiel kantisto, instrumentisto, aranĝisto kaj muzika direktoro. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.
Vidu ĉi tie esperantajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!