Zé do Norte

Alfredo Ricardo do Nascimento, (Cajazeiras, 18ª de decembro 1908 — Cajazeiras, 2ª de oktobro 1979), konata kiel Zé do Norte, estis brazila muzikisto.

Li komencis sian karieron ĉe radio, kie li lanĉis la pernambukan akordioniston Luiz Gonzaga, nuntempe fama kiel Reĝo de l' Bajono.

Zé do Norte publikigis la libron Brasil Sertanejo (t.e. Enlanda Brazilo) en 1948 kaj agadis kiel konsilisto pri norda parolmaniero kaj kiel komponisto ĉe la filmo O Cangaceiro, de Lima Barreto, en 1953.

El liaj pli ol 100 komponaĵoj, kelkaj estis registritaj de Nana Caymmi, Maria Bethânia, Raul Seixas, Caetano Veloso, Geraldo Azevedo kaj Joan Baez, inter aliaj artistoj.

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!