Akvo fluas

(Originala titolo: Água de beber)
(ankaŭ konata pro la anglalingva versio: Water to drink)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Alejandro Cossavella

Sopiris mi pri am' sed timo
Ekestis em mia sopir'
Sekreton konas ja la amo:
Nian koron povas mortigi
Ho! la tim'

Akvo fluas nun
Akvo fluas nun, kamarad'

Neniam mi antaŭe pravis
Ĝis la enir' al pardonvoj'
Nun mia dom' estas aperta
Mi malfermis ĉiujn pordojn
De la kor'


Registrita en la albumo Tom Jobim en Esperanto, en Junio/2002.


KURIOZAĴO (Rakontita de Kleber Farias, unu el la inĝenieroj kiuj laboris en la konstruado de Braziljo): En 1959, dum konstruado de la nova brazila ĉefurbo, la tiama prezidento Juscelino Kubitschek invitis Tom Jobim kaj Vinicius de Moraes por pasigi tempon ĉe Catetinho (provizora registara palaco, farita el ligno) por komponi simfonion ludotan en la tago de la urba inaŭguro. En iu nokto, Vinicius kaj Tom promenis proksime al la Ligna Palaco, "Kiam ili aŭdis sonon de akvo, kiu troviĝas malantaŭ Catetinho; ili demandis al la gardisto 'kio estas tiu akvosono tie?', kaj la viro respondis 'Ĉu vi ne scias? Ĉi tie akvo fluas nun, kamarad''." Tiel ili ekkonis la fonton, de akvo kaj de inspiro por la unua muzikaĵo verkita en Braziljo. Kleber estis unu el la unuaj aŭdi ĝin, kantita de Tom kaj Vinícius en la sola urba hotelo kelkajn horojn post la verkado. (Fonto: Wikipedia)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:

2 comentários:

  1. Ĉi traduko fluas kiel akvo! Mi gratulas la tradukinton ĉar la versio estas facile kantebla kaj bone respegulas la mesaĝon de la originalo. Tiun sinjoron Cossavella mi iam ŝatus koni... :)

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!