Kolortrajno

(Originala titolo: Trem das cores)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

La franĝo de l’ monto oranĝkoloras, te-rozas la gres’
Mielas unike luma okulkares’
Kaj oras, apenaŭ verdas montaro, arĝentas la trajn’
La luno kaj stelo, kis’ de ring’ de turkis’

Rebrilas nebulo, ekfrumatenas, kundancas atom’
Infanoj granatas nove en la vagon’
Olivas la nubo plumbeciĝanta malantaŭ maten’
Kaj bluas la papersilko ĉirkaŭ la pom’

La verdaj kaj rozaj domoj pasante vidantas pasi nin
La du flankoj de l’ fenestro
Kaj tie videblas fono je preskaŭ neekzistanta blu’
La blu’ kiu estas pri ie memorflu’

Jen nigras hararo, klaras objektoj, kaŝtanbrunas lip’
Por diri pli ĝuste, lip’ kolor’ de tulip’
En ĉi kolortrajno, saĝas projektoj, ĉiesas muzik’
Kaj nun ĉielbluas ĉiele la ĉiel’.


Premiita en konkurso pri tradukaĵoj de Brazila Esperanto-Ligo.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!