Mi amos ĉiam vin

(Originala titolo: Eu sei que vou te amar)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca k Nelson Pereira de Souza

Mi amos ĉiam vin
Dum tuta mia vivo, amos vin
En ĉiu adiaŭo, amos vin
Ja tute sen espero, mi amos ĉiam vin
Kaj ĉiu mia verso
Diros al vi, ke
Mi amos ĉiam vin
Dum tuta mia vivo

Mi ĉiam ploros ja
En la foresto via, ploros ja
Kaj tamen la reven’ forviŝos tuj
Ĉagrenojn kaj dolorojn de l’ foresto
Suferos ĉiam mi
La eternan malfeliĉon vivi nur
Pro la espero vivi apud vi
Dum tuta mia vivo.


Registrita en la vinila albumo Flávio Fonseca en Esperanto, en Aŭgusto/1985.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Vin amas mia kor'

5 comentários:

  1. Kia bona ideo! Gratulon!
    Nun ni disponas pri amaso da kantoj!

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Dankon, kara Paulo!
      Bonvolu sekvi la blogon, se vi ankoraŭ ne tion faris.
      Brakumon!

      Excluir
  2. Brile. Simpleco, temofido, sed precipe tiu versio donas al la leganto la impreson, ke la kanzono eble povus esti esperante originale verkita! Mirinda!

    ResponderExcluir
  3. Respostas
    1. Dankon, kara amiko!
      Tiu ĉi estis mia unua provo traduki kanzonon, kaj la helpo de mia onklo Nelson korektante kaj sugestante estis valorega.
      Mi ĝojas, ke vi akompanas la blogon!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!