Kampara dometo

(Originala titolo: Casa no campo)
Verkis: Zé Rodrix k Tavito
Traduko: Flávio Fonseca

Mi volas kamparan dometon
Kie povu mi verki kamprokojn sen lac'
Kaj havu nur tiun certecon
Pri la veraj amikoj - nenion plu.

Mi volas kamparan dometon
Kie povu mi iĝi samgranda al pac'
Kaj havu nur tiun certecon
Pri la limoj de l' korpo - nenion plu

Mi volas kaprinojn kaj ŝafojn solene paŝtantajn sin ĉe l' ĝarden'
Mi volas silenton de langoj jam lacaj
Mi volas l' esperon kun lensoj kaj fileton kun tre bona kap'
Mi volas plantadi, rikolti permane paprikon kaj salon

Mi volas kamparan dometon
De la ĝusta grandec', el argilo kaj pajl'
Kie povu mi planti l' amikojn
La diskojn, la librojn - nenion plu!


KURIOZAĴO: Traduko farita pro mendo de unu el la aŭtoroj mem, Zé Rodrix. Li rakontis al la tradukinto, ke lia patro estis esperantisto.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca)
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

6 comentários:

  1. Saluton, Flavio! Gratulon pro la traduko! Tamen mi farus en ĝi malgrandan korekton kaj ŝanĝus la naŭan verson al: "Mi volas kaprinojn kaj ŝafojn solene paŝtantaj sin ĉe l' ĝarden' ", ĉar la finaĵo --ante ĉiam rilatas al la subjekto ("mi") de la frazo.
    Amike,
    Tulio Flores (Belo Horizonte)

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Rdrdrd! (t.e. ridoj)
      Vi tute pravas, kara amiko! Dankon! Mi tuj korektos. Kaj kun akuzativo, ĉu ne?
      Mi havas en mia persona kolekto kelkajn tradukojn faritajn de vi. Ĉu vi permesas ke mi publikigu ilin? Menciante vian nomon, kompreneble.
      Kaj ĉu vi havas aliajn versiojn? Iu ajn interesas min.
      Brakumon!

      Excluir
    2. Jes, certe vi povas publikigi la de mi fritajn tradukojn. Mi ne scias, kiujn el ili vi havas, sed mi memoras, ke mi tradukis jenajn: "Canto do povo de um lugar" (Caetano Veloso), "Primavera (vai, chuva)" (Tim Maia), "Coisa acesa" (Moraes Moreira), "Acalanto" (Dorival Caymmi), "Boiadeiro" (Luís Gonzaga), "Como dois animais" (Alceu Valença) kaj eble aliajn, Bedaŭrinde, mi ne memoras, kie estas nun ĉiuj tekstoj, sed mi serĉos ilin en miaj paperujoj. Dankon kaj ĝis! (Tulio Flores)

      Excluir
    3. Dankon, kara!
      El tiuj, mi nur ne havas tiun: "Como dois animais" (Alceu Valença). Sed mi atendas vian serĉon kaj esperas vian trovon!
      Kaj iu ajn alia estas bonvena.
      Brakumon!

      Excluir
  2. Gratulon, kara Flávio, pro la belega traduko.
    Private mi sendas mallongan komenton al vi.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Dankon, kara Enivaldo! Pro viaj laŭdaj vortoj kaj pro via utila komento!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!