Akvarelo de Brazil'

(Originala titolo: Aquarela do Brasil)
Verkis: Ary Barroso
Traduko: Tarcísio Lima

Brazil’ ho Brazil’ brazillanda
Ho, brunul’ ĝoje granda
Pri vi kantos miaj versoj!

Ho, Brazil’, grava la grad’
Koksumado, sama sambad’
Ho, Brazil’, de mia kor’,
Lando de nia sinjor’
Brazil’, Brazil’,
Por mi, por mi

Ho, prezentu bildojn de konkero
Benu la homojn per libero
Ho tradici’ de mia tero
Brazil’, Brazil’

Lasu senfine kanti l’ trobador’
Sub la mildeco de lunlumo
Pri mia am’, sia trezor’

Venu laǔtakte kiel dancistino
En via glora destino
El paco amo kaj vero
Brazil’ Brazil’
Por mi, por mi

Brazil’, bela lando ĝuinda
Brunulino mirinda
De rigardo koketa

Ho, brazil’, de verda bril’
Ĉies rav’, genta ĝentil’
Ho, Brazil’ de mia kor’
Lando de nia sinjor’,
Brazil’, Brazil’
Por mi, por mi

Ho, via naturo-verd’ eternas
Tie ripoze mi min sternas
Dumnokte sube de lunklar’
Brazil’, Brazil’

Ha! Tre bele kantas la fontanoj
El kiuj trinkas karavanoj
Feliĉa la kunludantar’

Ho, bruna Brazilo siastila
Mia Brazilo brazila
Ritmado multperkutila
Brazil’, Brazil’
Por mi, por mi


KURIOZAĴO: Tiu ĉi kanto estis tiel titolita ĉar ĝi estis verkita en nokto de 1939 en kiu Ary Barroso ne povis eliri el sia hejmo pro forta tempesto. (Fonto: Wikipedia)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!