Kanto de iu-landa popolo

(Originala titolo: Canto do povo de algum lugar)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Túlio Flores

Ĉiutage suno soras
Kaj ni honoras sunon ĉiutage.

Vesperiĝe tero ruĝas
Kaj ni rifuĝas ĉiam vesperiĝe.

Dum la nokto mildas luno
Kaj ni en kuno omaĝas la nokton.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe BrazilMuzika Klubo.



El koncerto de bando Merlin dum la 36ª Brazila Kongreso de Esperanto en Petropolo, en la jaro 2000.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!