La internlanda trajneto

(Originala titolo: O trenzinho do caipira)
Verkis: Villa-Lobos k Ferreira Gullar
Traduko: Vitor Mendes

Jen for la trajn’ kun la knabo
Jen for la vivo sur rad'
Danc-rond', destina forrabo
Jen urb’ kaj nokt’ en girad’
Jen for la trajn’ kun la knabo
Al nova tago sur Ter’
Kurante iras sur montoj
Iras ĉe fontoj kaj tra l’ aer’

Kantante sur montar’ sub luna sfer’
Kurante ĉe la steloj tra l’ aer’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Kampula trajneto

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!