Mistonulo

(Originala titolo: Desafinado)
Verkis: Tom Jobim k Newton Mendonça
Traduko: Jair Salles

Se vi diros ke la tonon misas mi
Jen al mia kor' doloron kaŭzos vi
Nur privilegiuloj kantus ĝuste en la ton'
Preskaŭ al mi mankas tiu Dia don'

Se insiste vi plu konsideros, ke
Ĉe l' muziko estas mi nur malutil'
Do eĉ mensogante diros mi ke ĝi
Estas bosanovo tre natura nova stil'

Sed ja okazas ke neniel vi komprenis
Ke ĉiuj havas koron, eĉ mistonuloj mem
Mi fotografis vin per mia Rolejfleks'
Riveliĝis via troa maldankem'

Tamen vi rekonu, ke neniam iu ajn
Povus vin adori kun plia am' ol mia, jes...
En via troa zorgo pri l' muziko vi
Ja forgesis ke en mistonuloj
Ankaŭ pulsas plena je ambruloj
Ke en brusto de la mistonuloj
Ankaŭ pulsas homa kor'


Registrita de la kantisto Alejandro Cossavella en la albumo Tom Jobim en Esperanto, en Junio/2002.


KURIOZAĴO: Tiu ĉi kanto, unu el la simbolaj kantoj de bosanovo, estas respondo al la tiamaj recenzistoj, kiuj konsideris la stilon kiel "muziko por mistonuloj".


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Malagordata

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!