Avokadarbo

(Originala titolo: Refazenda)
Verkis: Gilberto Gil
Traduko: Flávio Fonseca

Avokadarbo, ni alvokas vian vokon
Venis ankaŭ ni el loko de la koko kaj leon’
Kaj ni atendos petolante ĉe l’ rivero
Ĝis alporto de la klero, eĉ se ero de la bon’

Avokadarbo, via frukto estas pura
Kaj se iam frumatura, ja natura iel ajn
Kaj dum la tempo ne alportas avokadon
En la fruo, refarado, kaj en tardo nur papaj’

Avokadarbo, vi komprenas kion mi diradas
Ĉar en vero tamarinda uj’
En la aŭgusta acideco venas, antaŭ ol la
Januara mango venu tuj

Avokadarbo, estos vi mia kunulo
En promeno sen postulo tra la lulo de l’ kantad’
Avokadarbo, sciu ke laŭ tiu bunto
Vi instruu al mi punton kaj instruos mi kisadon...

Refarante ĉion
Refarado
Refarante tutan
Gŭarirobon



Rim:
- Gŭarirobo = brazildevena palmo (Syagrus oleracea).
- La lasta verso de la antaŭlasta strofo estas referenco al la kanto Puntistino.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!