Londono

(Originala titolo: London, London)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Jorge de Oliveira

Mi sentas min soleca en ĉi maten'
Neĝeroj faladas pli forte, kia ĝen'
Feliĉon kaj pacon mi ĉasas
Multaj homoj min preterpasas
Sed ankaŭ ili ne ĝojas pri la viv'
La palaj vizaĝoj ne brilas
Kaj l' okuloj sen lum' maltrankvilas
Mi volus rideti sed mankas la motiv'

Sur la voj' marŝadas mi senespere ĝis neni'

Dimanĉe, lunde, marde, ĉiam ajn
Senŝanĝe mi vivas semajnon post semajn'
Tra l' granda fenestr' apudlita
Mi vojaĝas al hejm' forlasita
Kaj reve senĉese sopiras al la patruj'
Londonon la tempo ne venas
Kaj la koro ne plu eltenas
Ĝi batas pli lante, pli lante kaj haltos tuj.



Rim: La originalo estas anglalingva. Caetano Veloso ĝin verkis dum ekzilo en Anglio.



Kantas kaj gitarludas: Amélia Barbosa, el la grupo Nova Erao.
(post la kanto, troviĝas portugallingva leciono de Esperanto pri la kantoteksto)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!