Iru ni

(Originala titolo: Caminhemos)
Verkis: Herivelto Martins
Traduko: Vitor Mendes

Ne, mi ne povas memori pri vi
Ne, la forgeso tuj venu al mi
Ŝajnigu ke l’ tempo jam pasis for’
Ke finiĝis pri ni la memor’
Kaj la fino de l’ viv’ venis por nia am’
Eblas ĉu renkontiĝ’ al ni du en iam'?
Vivo tro longa kaj senfina strato
Iun, nenion mi serĉas en tro serĉa stato
Mi iras sur ĉi-vojo ne scianta pri la destin’
Ĉe mia reveno, al la sama ej’, ĉu mi trovos vin?


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!