Mankanta peco

(Originala titolo: Faltando um pedaço)
Verkis: Djavan
Traduko: Afonso Camboim

Amo estas kvazaŭ maŝo
Paŝo antaŭ la kaptilon
Lup' kiu ĉirkaŭkurante
Faras por lupar' nutrilon
Al mi ŝajnas ĝia veno
La forfuĝon el morfino
Ĉar grasigas kaj mortigas
Kiel ĉagren' de filino

Amo estas kvazaŭ fulmo
Galopanta je provoko
Fosas fendojn, kovras valojn
Rompas la duron de roko
Kiu provos ĝiajn paŝojn
Iri post, perdiĝos tiu
Ĉe pureco de citron'
Ĉe l' solec' de dorno iu

L' amo kaj la agonio
Interbatalis en spaco
Interluktadis dum horoj
Seksardo venkas agacon
Kaj la koro de amanto
Iĝas tuj mankanta peco
Kiel malkreskanta luno
Kiel mi en tutsoleco.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!