Denove ĉe l' nesto de l' hejmo

(Originala titolo: De volta ao aconchego)
Verkis: Nando Cordel k Dominguinhos
Traduko: Ivo Pinto Magalhães

Ĉe l’ nest’ de l’ hejmo mi estas denove
Portante valizon kun multa saŭdado,
Volante rideton teneran, cirkaŭpremon,
Al via kares’ la dormemon
Konfidi post fora restado.

Al viaj brakoj reveni tre bonas
Vin kisi en dolĉa sublima ekstaz’
Ĉar vi, la stelo plej ĉarma kaj bela,
Kun via rigard’ sorĉe hela,
Por mi estas fonto de pac’.

Fojfoje foresti de vi tre doloras,
Ŝajnante ke peco de mi estas for,
La horo tre ĝoja de la reven’
Similas por mi al repren’
De l’ plena feliĉo de l’ kor’.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Returne al la amvarmo

2 comentários:

  1. Kia traduko malordinare bela! Kaj teknike perfekta. Gxi kanteblas sen minimuma pen', la sama takto de la originalo, respekto al kvanto da silaboj kaj sendifekta elekto de rimoj. Domagxe la tradukinto jam ne plu estas viva cxe ni...

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!