La anĝelo

(Originala titolo: Se essa rua fosse minha -aŭ- Nesta rua tem um bosque)
Tradicia
Versio: Jorge das Neves

Niastrate, niastrate estas bosko
kie loĝas, kie loĝas la Anĝel'
La Anĝelo amas floron, amas beston,
la naturon, kiun kreis la ĉiel'.

Se ni estus, se ni estus la Anĝelo
nia mondo estus mondo de prosper'.
Komprenado, toleremo kaj la amo
estus nia tuta forto sur la ter'.

Kompreneble la Anĝelo tre valoras
kaj dependas, kaj dependas nur de ni
la Anĝelon imitadi serioze
ja hodiaŭ, ĉi-momente, tie ĉi.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn de la sama kanto:
Floro kaj papilio
Se ĉi strato estus mia
Sur ĉi strato estas bosko

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!