La hirundetoj

(Originala titolo: As andorinhas)
Verkis: Darci Rossi k Alcino Alves k Rosa Quadros
Traduko: Erick Fishuk

La hirundetoj revenis,
Revenis ankaŭ mi
Sidiĝi sur la nesto
Lasita tie ĉi.

Ni estas hirundetoj,
Ni iras, ni venas
En serĉo por am'.
Kelkfoje lacaj revenas,
Doloro ĉirkaŭprenas,
Sed hejme reflugas,
La brakoj korpon skurĝas
Kun granda dram'.

Mi, kiel hirundeto,
Revante forflugis,
Sed estis pere':
Revenis tre malfeliĉa,
Jen laŭ saĝo riĉa
Unu hirundeto
Sunbrilan printempon
Alportas ne!



Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!