Mia lando

(Originala titolo: Minha terra)
Verkis: Waldemar Henrique
Traduko: Ivo Pinto Magalhães

Grandega land’
Patri’ amata,
De ĝia fil’
Tre adorata
Amo, fratec’, esperoj mil,
Plenkarese tute nia
Verda ter’ jen vi Brazil’.

En varma, klara nokto-sino
Solas amant’ en la kamparo
En serenad’ al l’ amatino,
Per lamentoj de l’ gitaro.
La sun’ transmonte naskiĝanta,
Murmuras gaje la vespero,
En de l’ natur’ omaĝo kanta
Al la pac’ de mia tero.

Viaj palmoj, hela sun’,
Riveregoj, verdaj maroj,
Poezio de l’ plenlun’
Kaj eternaj praarbaroj.

En ĉio ĉi, ho mia land’,
Jen donac’ de Di’,
Certe Li estas brazilano,
Brazilano kiel mi.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!