Flugil' blanka

(Originala titolo: Asa branca)
Verkis: Luiz Gonzaga k Humberto Teixeira
Traduko: nekonata

Kiam vidis mi la teron,
Ja brulantan de dolor’,
Do mi demandis al kara Di’, ve,
Pro la sufero de mia kor’

Jen varmego de infero,
Ne naskiĝis la plantar’,
Pro la soifo mortis ĉevalo,
Kaj ankaŭ mortis tuta bovar’

Tre timema kaj fluganta,
Birdo fuĝis el teror’,
Tial mi iros, ho karulino,
Restu ĉi tie kun mia kor’

Nun mi estas tiel fora,
Tre malĝoja en angor’,
Urĝas, ke pluvo falu denove,
Ke mi revenu al mia glor’

Se plantar’ fariĝos verda,
Kiel via okulkolor’
Do mi promesas: - ne ploro plu, ĉu? -
Ke mi revenos, ho mia kor’!


Rim: se iu scias, kiu estas la tradukinto, bonvolu informi al mi!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Blanka flugilo
Flugil' blanka
Flugilo blanka
Kampar' en braĝo
Kolombetoj

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!