Aaron Köenig

Li estas eksa muzikisto de la esperanta bando La Mondanoj kaj ĵurnalisto, verkisto kaj filmproduktoro. Li eldonis la albumon Aaron Brazilumas Esperante, kun bosanovaĵoj, registrita en Brazilo, kun muzikaranĝoj de Flávio Fonseca. Tiu disko estis eldonita de AHOI Aŭdvida Komunikado en 1989.
Krome li verkis esperantlingvajn komiksojn, ekzemple Legomoj atakas la teron en GEJ-Gazeto 6/1988 kaj dezajnis esperantan t-ĉemizon eldonitan de Germana Esperanto-Junularo.
(Fonto: Vikipedio)

Vidu ĉi tie brazilajn muzikaĵojn tradukitajn de li.
Vidu ĉi tie esperantajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!