Baden Powell

Baden Powell de Aquino (Varre-Sai, 6ª de aŭgusto 1937 — Rio-de-Ĵanejro, 26ª de septembro 2000), estis brazila gitaristo kaj komponisto. Li estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj brazilaj muzikistoj de sia tempo kaj unu el la plej gravaj gitaristoj de ĉiuj tempoj.

La unua grava verkisto kun kiu li komponis estis Billy Blanco, sed lia plej fama kunverkisto estis Vinicius de Moraes.

Lia talento estis internacie rekonata. Li registris parton de siaj albumoj en eksterlando, ekzemple en Francio, Germanio kaj Japanio. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!