Dudu Falcão

Carlos Eduardo Carneiro de Albuquerque Falcão (Recife, 14ª de junio 1961), konata kiel Dudu Falcão, estas brazila plur-instrumentisto, komponisto kaj kantisto.

Li havas pli ol 200 kantojn registritajn de pluraj artistoj, el kiuj multaj estis uzataj en telenoveloj kaj miniserioj. Li jam kunverkis kun Lenine, Danilo Caymmi kaj Jorge Vercillo, kaj laboris kun Mu Carvalho, Daniel Jobim, la itala kantistino Chiara Civello kaj aliaj.

Registris liajn komponaĵojn Maria Bethânia, Ana Carolina, Ivete Sangalo, Milton Nascimento, Gal Costa, Maria Rita, Elba Ramalho, Simone, Danni Carlos, Luisa Possi, Emílio Santiago kaj multaj aliaj.

Li estis indikita al Grammy Latina en 2008. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!