João de Barro (Braguinha)

Carlos Alberto Ferreira Braga (Rio de Ĵanejro, 29ª de marto 1907 — Rio de Ĵanejro, 24ª de decembro 2006), pli konata kiel Braguinha kaj ankaŭ kiel João de Barro, estis brazila komponisto. Lia kariero estas taksata kiel la plej longa en Brazilo, kaj lia verkaro enhavas pli ol 400 registritajn muzikaĵojn.

Braguinha studis Arkitekturon ĉe Nacia Lernejo de Belartoj kaj decidis adopti la kromnomon João de Barro (kiu signifas "furnarion", ĝuste arkitekta birdo, kiu konstruas loĝejon el argilo sur arbobranĉoj) ĉar la patro ne ŝatis vidi la familian nomon cirkulantan en la popularmuzika medio, tiam laŭ li malbone rigardata. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!